Kategorioj
Elsendoj

Grava Komuniko

Karaj gesinjoroj, En la plej proksimaj tagoj okazos ŝanĝoj en la funkciado de niaj elsendoj kaj la tuta elsendoplatformo. Tiukuntekste ni transdonas parolon al nia redakcia stabano, la ĉefrespondeculo pri la funkciado de la pola-retradio.org, Bruce Crisp el Kanado. Li klarigas la kernon de ŝanĝoj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 21.08.2020

La 991-a E_elsendo el la 21.08.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ en nia programo ni proponas la trian parton de intervjuo kun profesoro Humphrey Tonkin, la Honora Prezidanto de UEA. Ĉi-foje nia gasto rilatigas sin al siaj interesiĝoj pri la E-kulturo kaj al aktualaj prioritatoj en sia nuna E-aktivado. Post la kronvirusa kroniko aŭdiĝas la kulturtema informo pri la virtuale vizitebla la katerdala trezorejo en la unua pola ĉefurbo en Gniezno https://wzgorzelecha.pl. Pliaj E-komunumaj informoj koncernas septembran proponon de Arkones-organizantoj, ĉar la 36-a eldono de la konfrontoj – pro la pandemio – estas ŝovita ĝis 2021. La fama apo Amikumu moderniĝas – kaptu la okazon fariĝi ĝia ora membro: https://app.amikumu.com/orighu. Fine ni prezentas gravan anoncon rilate la funkciadon de nia programplatformo en la plej proksimaj tagoj. Muzike akompanas nin hodiaŭ Jomo per fragmento de „Rezistos mi” kaj Alejandro Cossavella per la fragmento de la E-versio de „Por una cabeza”. Programinforma foto prezetas agatan kalikon de s-ta Wojciech el la katedrala trezorejo en Gniezno. Eksterelsende en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo tradicie troviĝas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Tiun kutimon E-Redakcio de la Pola Radio enkondukis jam en 2003-a jaro. Hodiaŭ temas pri „aktualaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Krome en la rubriko „Antaŭ nia mikrofono” troviĝas eksterelsende la tria parto de nia intervjuo kun prof. Humphrey Tonkin. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 18.08.2020

La 990-a E_elsendo el la 18.08.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Denove ni proponas renkontiĝi antaŭmikrofone kun profesoro Humphrey Tonkin, la elektita de la Virtuala Kongreso, Honora Prezidanto de UEA. Ĉi -foje nia gasto parolas pri kelkaj aspektoj de sia E-komunuma laboro jam kiel prezidanto de UEA. Antaŭ la kronvirusa kroniko ni atentigas pri la morgaŭa videokonferenco de Eŭropa Konsilio dediĉita al la situacio en Belorusio. Post la kroniko aldoniĝas informo pri pretigado de pola inteligenta serĉilo de turismaj ofertoj. Ankaŭ sciencbultenaj temoj  traktas laboron de polaj sciencistoj. Jen pri la abela flugilvibrado, jen pri sukceso de polaj junuloj dum la konkurso Future Mars Life. La akompana al la programinformo foto rilatas al unu el iliaj projektoj. Muzike akompanas nin Pigor & Eichhorn per la kanzono „Kisi vin”. Eksterelsende en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo tradicie troviĝas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Tiun kutimon E-Redakcio de la Pola Radio enkondukis jam en 2003-a jaro. Hodiaŭ temas pri „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Krome en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” troviĝas eksterelsende la dua parto de nia intervjuo kun prof. Humphrey Tonkin. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 14.08.2020

La 989-a E_elsendo el la 14.08.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La antaŭmikrofona gasto de nia elsendo estas prof. Humphrey Tonkin dum la finiĝinta lastsabate Virtuala Kongreso elektita kiel Honora Prezidanto de Universala E-Asocio. En la unua parto de nia liberetosa interparolo  nia gasto referencas al sia esperantisteco kaj la komencoj de sia aktivado en la landa, brita junulara movado, sekve en TEJO-agado. En la elsendo ni proponas aktualaĵon ligitan kun la pasonta la 15-an de aŭgusto 100-jariĝo de la kontraŭbolŝevista Varsovia Batalo el 1920, ni prezentas mallongan kronvirusan kronikon kaj kultuteman informon pri ekspozicio de reproduktitaj en teknikoloro malnovaj fotografaĵoj rilataj al la Kastelo en Książ. Ĝia bildo akompanas hodiaŭ nian programinformon. Muzike ni prezentas fragmenton de la kanzono de Kajto „Sen timo” el ĝia koncerto dum la viruala ILEI-konferenco. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas eksterelsende la unua parto de nia interparolo kun prof. Humphrey Tonkin. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 11.08.2020

La 988-a E_elsendo el la 11.08.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La ĉefprogramero de nia elsendo estas la 98-a fragmento de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Nian kronvirusan kronikon inaŭguras vortoj de la Ĝenerala UN-sekretario pri kronvirusaj edukdamaĝoj. El inter aktualaĵoj en la varmega periodo en Pollando ni elektis tiun pri la pola Arbo de la Jaro 2020. La sciencbultena temo koncernas polan-kanadan kunlaboron de paleontologoj kaj virtuale rekonstruitan cerbon de iu praanimalo. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas la polan Arbon de 2020. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 07.08.2020

La 987-a E_elsendo el la 07.08.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas en momento kiam ekde la lasta vendredo centoj da esperantistoj tra la mondo ĝuas la virtualan kongreson, al kiu daŭre eblas aliĝi – https://vk.mondafest.net/ kaj kies spektaĵoj daŭre eblas rerigardi. El ĝia programo en nia hodiaŭa elsendo ni prezentas fragmentojn de sinprezentoj de ekstereŭropaj junularaj E-movadoj – la filipina kaj brazila. Alia ero estas la postprelegaj respondoj al demandoj fare de Grant Goodall gvidinta AIS-studsesion „Alproprigo de dua lingvo: ĉu ebla post la infanaĝo”. Lia prelego troviĝas en la nunjara IKU-Libro elŝutebla senpage: http://iku.trovu.com/. En la elsendo aŭdiĝas krome la kronvirusa kroniko kaj informoj pri la laŭreatoj de la distingo Cracoviae Merenti kaj pri vizitebla dum unu monato Sigismunda Kapelo ĉe Wawel-altaĵo. Muzike ni prezentas la parafrazitan kanton de JoMo „Ĉu vi ŝatas danci?… al Ĉu vi ŝatas skajpi”. La interreta foto akompana prezentas la kupolon de la Sigismunda Kapelo en Wawel. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 04.08.2020

La 986-a E_elsendo el la 04.08.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Daŭras la Virtuala Kongreso kaj al ĝia trapaso ni donas hodiaŭ apartan atenton. Ne nur informante pri kelkaj aspektoj de ĝia trapaso, sed prezentante sondokumente enkondukon en la mardan Tagon de Lernado fare de UEA kaj ILEI prezidantoj, Duncan Charters kaj Mireille Grosjean. Inter la prelegoj de la tago estis ankaŭ tiu de Monika Molnar pri „Infanrajtoj konkrete, nia-lerneje”. En la postprelega babileja renkontiĝo ni starigis al ŝi ankaŭ la demandon pri tio, kion signifas infanrajtoj en la kunteksto de Esperanto. Krom tio en la programo aŭdiĝas kronvirusa kroniko, aktualaĵo pri polaj altlernejoj en la reto de eŭropaj universitatoj. La sciencbultena temo rilatas al la ideo de la sapvezika polenado de plantoj. La akompananta interreta foto rilatas ĝuste al ĉi tiu temo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 31.07.2020

La 985-a E_elsendo el la 31.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa elsendo sojlas la morgaŭan inaŭguron de la Virtuala Kongreso (https://vk.mondafest.net/). Hodiaŭ posttagmeze ni interparolis kun vicprezidanto de UEA, Fernando Maia pri kelkaj teknikaj detaloj ligitaj kun ĝi. Al la Virtuala E-kongreso ni referencas ankaŭ en nia LK informante pri nia partopreno en la virtuala Movada Foiro kaj du pliaj renkontiĝoj en babilejoj. Nian elsendon komencas kronvirusa kroniko kaj kulturtemaj informoj. Pri du interesaj eldonaĵoj koncerne malmulte konatajn atingaĵojn de poloj kaj pri grava donaco por la Centra Muzeo de Teksado en Lodzo. Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa kaj Ralph Glomp. Temas pri fragmentaj citaĵoj el iliaj koncertoj dum VEKI, virtuala ILEI-konferenco. La interreta foto prezentas specimenon de la pola artteksaĵo. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” estas eksterelsende aŭdebla interparolo kun Ferdinando Maia. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 28.07.2020

La 984-a E_elsendo el la 28.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Post la komenca kronvirusa kroniko ni proponas hodiaŭ pliajn aktualaĵojn pri la Unia helpo por tri polaj havenoj kaj pri ĝenaj aziaj noktaj papilioj, kiuj aperis i.a. en Varsovio. Nia scienca temo estas dediĉita al la teknologia akcelo, kiun spronis la kronvirusa pandemio en Ĉinio. Specialan mesaĝon okaze de MondaFest’ 2020 direktis al esperantistoj la Ĝenerala Subsekretario de la Unuiĝintaj Nacioj i.a. alvokante partopreni enketilon en Esperanto ĉe www.UN75 lige kun la 75-jariĝo de ĉi tiu organizaĵo. Ni amplekse citas ĝin en nia programo. Ĵus ni eksciis pri nova libro de Julian Modest „Tra la padoj de la vivo” aĉetebla jam ĉe UEA, pri kio ni informas fine de la elsendo. Daŭras ILEI-konferenco al kiu eblas ankoraŭ aliĝi. El ĝia bunta kultura programo ni citas fragmente kantojn de Miguel Fernandez kaj de Amira Chun el iliaj koncertoj. La akompananta interreta foto prezentas havenon en Gdynia, rilate al nia aktualaĵo pri aktualaj investaĵoj i.a. en ĝi. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 25.07.2020

La 983-a E_elsendo el la 25.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ komenciĝis virtuala, riĉenhava ILEI-konferenco 2020. Eblas al ĝi daŭre aliĝi:  https://eventaservo.org/e/ILEI-53.  El ĝia virtuala programo ni citas en nia hodiaŭa elsendo la salutmesaĝon de UEA-prezidanto, Duncan Charters, kiu samtempe enkondukas en la ĉefprelegon de la konferenco. Komence de la programo aŭdiĝas kronvirusa kroniko kaj kulturaj informoj. Ili rilatas al la ebleco vidi verkojn perditajn de Pollando kaj reakiritajn post la 2-a mondmilito kaj al la virtuala Folklora Festivalo de Polaj Montaranoj. Unu semajnon antaŭ la Virtuala Kongreso ni proksimigas la malvirtualan kongresejon de la 44-a kaj la 72-a UK-oj en Varsovio, kiu estas Palaco de la Scienco kaj Kulturo kreiĝinta antaŭ 65 jaroj. Muzike ni prezentas specimenon de Żywiec-montarana fokloro. La interreta foto bildigas la heroon de nia felietono Palacon de Kulturo kaj Scienco ĉirkaŭkonstruitan de pluretaĝuloj. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.