Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 09.07.2013

Ĉi-marde parton de nia E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni dediĉas al literaturo, lige kun la solenata en Pollando Jaro de Julian Tuwim. Krom felietono dediĉita al la poeto ni citas el nia arkiva elsendo memorigante lian versaĵon „Epistolo sentimentala” en la traduko de Leo Belmont.

Komence de nia 244-a elsendo aŭdiĝas aktualaĵo, temoj el la pola gazetaro kaj scienca informo.

Ĉe la paĝo estas jam afiŝitaj tekstoj paralele aŭskult­eblaj el la hodiaŭa elsendo en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

5 respondoj pri “E_elsendo el la 09.07.2013”

Saluton al cxiuj,

Mi gratulas vin pro viaj altkvalitaj elsendoj. Mi deziras koni la nomon de la kantisto kaj de lia kanto. Vere mirinda!

Gxis reauxdo!

Patrick

Elkorajn salutojn, almenaŭ tiom nun post nia renkontiĝo en Lodzo kun Barbara kaj Krystyna! Prosperon al vi ĉiuj kaj mi dankas pro viaj ĉiusemajnaj informfaskoj. Sed mi ŝuldas al vi multe pli vastan aŭskultraporton, do paciencon! Hodiaŭ aparte mi ĝuis la “invithimnon” de Tarcisio el la Fortaleza kongreso kaj “Epistolon sentimentalan” de Tuwim! Sed ne nur kompreneble. Bedaŭrinde inter svarmantaj ĉiutagaĵoj malfacilas trovi sufiĉan tempon eĉ por amikoj! Kiaj tempoj! Grandan dankon por la tuta skipo! Andreo

Estimataj, mi bonege auskultis hodiauan programon kaj vere admiras bonegan elparolon de Esperanto. Ĉion mi komprenis.Dankojn por la programo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.