Neplena semajno dividas nin disde la 98-a UK en Rejkjaviko, Islando. En la kongresetoson enkondukas konata prikongresa kanto de Georgo Handzlik. En la historian etoson de la kongreslando enkondukas nin la 1-a parto de Prelego pri Islando de Þórbergur Þórðarson el la 52-a numero de “La Tradukisto”. En la komenca, informa parto de la 246-a E-elsendo aŭdiĝas aktualaĵo, temoj el la pola gazetaro kaj scienca informo.
Ĉe la paĝo www.pola-retradio.prg estas afiŝitaj tekstoj paralele aŭskulteblaj el la hodiaŭa elsendo en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.
Unu respondo pri “E_elsendo el la 16.07.2013”
Bonvenon kara Gabi! Agrable estis aŭdi vian viglan voĉon en la rolo de la gvidantino de la hodiaŭa elsendo.
Ĉu ĝis la plej proksima antaŭkonkresa vendredo?