Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 30.08.2013

La pola starpunkto pri la  situacio en Sirio kaj en Egipto estas la komencaj aktualaĵoj en la 260-a E-elsendo de Pola Retradio. Ĉe la retradio www.pola-retradio.org ni rakontas sekve pri la Varsovia kolono de reĝo Sigismundo III Waza kaj ligita kun ĝi legendo. E-informoj rilatas al pliaj sukcesoj de [email protected] kaj al la varbanonco por la redaktoro de la revuo Esperanto. La ĉi-semajna Leterkesto plenplenas je lastaj reagoj kaj opinioj de la aŭskultantoj pri niaj E-elsendoj.

La komencaj novaĵoj kaj felietono pri la Kolono de reĝo Sigismundo III Waza estas jam legeblaj kaj samtempe aŭskulteblaj en la rilataj rubrikoj de la paĝaro Pola RetRadio en Esperanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.