Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 24.09.2013

La baldaŭa Tago de la E-Teatro estas la okazo interparoli kun nia hispana aŭskultanto Suso Moinhos, gvidanta interesan paĝon pri la E-Teatro http://www.esperanto-teatro.blogspot.com.es. Komene en aktualaĵoj ni donas la atenton al FAO-raporto pri malŝparado de nutraĵoj kaj al protesto de uniaj farmistoj kontraŭ importo de ĉina mielo. En la 267-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org vi trovas krome temojn el la pola gazetaro kaj en Scienca Bulteno ni informas pri altiĝo de eŭropanoj dum 110 jaroj kaj pri dependeco inter la konsumado de ruĝa viando kaj demenco.

La komencaj informoj kaj tiuj el la scienca bulteno estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblajen koncernaj rubrikoj. Ankaŭ la interparolo kun Suso Moinhos estas aparte aŭskultebla en la rubriko Antaŭ nia mikrofono.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 24.09.2013”

Saluton al Pola Retradio! Cxiumonte ni gratulu viajn elsendojn; ili estas tre variaj, interesaj
kaj instruaj. Kaj mi trovis la paralelajn tekstojn,kiuj estas vera ricxajxo por la komencantoj!
Asertas la prafilozofio ke la homo estas “racia besto”, sed multaj sxajnas nur bestoj, cxar ili:
– poluas sian propran domon – la medion;
– kreas militojn, atombombojn, amasbucxilojn;
– egoismas, lasante siajn fratojn morti pro malsato;
– kaj plej grave, ne akceptas komune-homan helplingvon kaj ne auskultas Polan Retradion!
Eltenu obstine kaj sukcese vian noblan laboron! – Arno Volkmer

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.