Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 08.10.2013

La 12-jaraĝa Dominika Krajeńska estis ne sole la plej juna esperant­istino, kiu partoprenis la lastan ARKONES en Poznano, ŝi estas nia plej juna – de longa tempo – antaŭ­mikrofona gasto. La interparolo ne longas, sed la enhavo kaj program­sugestoj riĉas. Ŝia ŝato pri E-muziko en niaj elsendoj instigis nin rememorigi Kvak-kvarteton de Kajto. El la repertuaro de ARKONES ni proponas krome fragmente la kanton Amaras la vundo de dolor’ el la koncerto de Anjo Amika. Krome ni denove aŭskultas Kvak-Kvarteton de Kajto. La komenca informa parto de la 271a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org enhavas informojn i.a. pri decido forigi la dulingvajn stratnomojn en litova regiono 80-procente enloĝata de poloj, statistik­aĵojn pri senlaboreco en Germanio kaj inter la tieaj enmigrintoj. La scienca temo estas dediĉita al la polaj sukcesoj en la helpo por homoj surdaj kaj malbone aŭdantaj.

4 respondoj pri “E_elsendo el la 08.10.2013”

Saluton Barbara, Gabi, ktp, t e, tiuj kiuj kunlaboras kun pola retradio, kies nomoj mi ne memoras de antaue tiam, kiam mi uzis veni oftece al Varsovia elsendo de pola radio. Tamen chiam estas tempo tauga por reveni al originoj, chu ne? Kompreneble mi ne forgesas tion, ke pola radio estis por mi la chefa rimedo por auskulti esperanton kiam mi esperantighis je la fino de la 2002-jaro.
En la oktobra-8a-elsendo, estis tre agrabla auskulti Dominika-n la 12-jaragha knabino kiu debutis arkonese chi jare, tiel kiel mi hazarde. Tio certe signifas estonton kaj por ARKONES kaj por radio.
ARKONES tre plachis al mi. Ghi estis/as tre serioza arangho, kulture altkvalita. Al organizantoj mi jam havis shancon rimarkigi tion, krom atentigi pri la gheno de lumfokoj sur la speguloj en la salonego (ne gravas, belulino ne estas sen manko!).
Estas agrable havi reehxojn de eroj de ARKONES per pola retradio, kiel mi konstatas auskultante la lastajn elsendojn.
Do, mi revenis al mia shatata pola radio, dezirante al vi longan vivon, sanon kaj felichon por nia ghuo.
Amike
Luizo (el Portugalio)

Unue plaĉis al mi Krystyna rolanta kiel gvidantino de la hodiaŭa elsendo. Due: nekredeble lerte kaj do hontige parolanta al la mikrofono apenaŭ dekdujaraĝa Dominika! Sekve: interesa kanto de Anjo Amika neŝanĝanta sian kantostilon, fidele kontribuanta al la programo de Arkones. Post laŭvica fragmento el la poznana aranĝo, mi des pli komencas bedaŭri mian malĉeeston. Eble venontjare?

Dominika estis efektive la plej juna esperanto-parolanto en Arkones (tamen ne la plej juna partoprenanto). Mi estas ravita de nivelo de shia lingvokono kaj flua elparolo. Kaj mi gratulas al shi, char shajnas ke en la familio ghuas havi “sekretan lingvon” por interkomunikighi kun la avo :).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.