Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 06.12.2013

La mezepokaj polikromiaĵoj en Małujowice en la suda Pollando,  lastatempe renovigitaj kaj rekonitaj kiel la nova vidindaĵo de la lando, estas la temo de la felietono de la 288-a E-elsendo el Varsovio. Krome ni prezentas la sonscenon el la pasintsemajna Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo pri la plej novaj eldonaĵoj, per kiu programero tradicie Ionel Onet inaŭguras la Tagon. Sekvas fine mallonga Leterkesto, en kiu por la novembraj donacintoj, reagemaj aŭskultantoj kaj ĉiuj aliaj kantas Alejandro Cosavella. Ni prezentas fragmente lian kanton „Tuj” el lia KD „Hej”. Felietono pri vizitinda Małŭjowice estas paralele aŭdebla kaj legebla en la koncerna rubriko de la paĝo www.pola-retradio.org.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 06.12.2013”

Gratulojn pro via hodiaua (06.12.2013) elsendo. Mi multe lernis auskultante viajn vochojn, sed ankau povis spekti maldekstre sur la ekrano la belajn fotojn de famaj monumentoj kaj konstruajhoj en la naskighurbo de Zamenhof.
Bonvolu akcepti miaj dankojn kaj sultuloj el Parma, Italio
Luigia Oberrauch Madella

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.