Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 13.12.2013

La 154-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof pasontan nur post du tagoj la Pola Retradio omaĝas per aparta elsendo. Nia finna aŭskultanto Jorma Ahomäki felietonas pri Zamenhof-biografioj sur sia bretaro. Barbara prezentas specimenon el la biografia libro de Marjorie Boulton “Zamenhof – aŭtoro de Esperanto”. La fragmento rilatas al la UK-1912 en Krakovo dum kiu la kreinto de Eperanto prezentis sian lastan paroladon en la rolo de la “majstro”. Komence de la 290-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵo pri la loko de polaj gejunuloj  en la lastaj esploroj de OECD rilate la poentadon de lernokapabloj de 500 mil gejunuloj en 65 landoj. Tio estas teksto paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubriko novaĵoj. Kantas Georgo Handzlik.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 13.12.2013”

Mi hazarde estis chi tie kai trovis tre belan rondon, vera esperantujo. La instruistoj chitie parolas esperante tiel bele, kiel mi neniam auskultas alialoke. Grandan dankon al vi chiuj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.