Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 14.01.2014

Konrad Andrzejczuk oratoris dum la Rejkjavika UK pri la kongresa temo. Ni prezentas en nia 299-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org la rilatan sonscenon, per kiu li venkis en la Oratora Konkurso destinita por junaj esperantistoj. En la komenca parto de la elsendo ni informas pri kreskantaj labor­ofertoj en la Interreto, pri eksterlandaj studentoj en Pollando. El pola gazetaro ni eksciis, ke polojn atendas san­pasportoj, ke ĉinoj atendas polan pulvorig­itan lakton. Nia scienca temo eksplikas ŝanĝojn en nia cerbo lige kun matematiko. Elektitaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. La kanto „Junaj Idealistoj devenas” el la KD de Vinilkosmo Elektronika Kompilo; „Jam temp’ esta” estas kanto el la KD Simbiozo.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 14.01.2014”

Saluton kaj elkorajn gratulojn al la skipo de Pola retradio!
Do vi atingis 300 mirindajn elsendojn! Honoron kaj aplaudon
al via elstara, sed laciga, laboro! Obstine eltenu, char la
nepoj vin benos! Mi mem ne skribemas (ech pigras je tio),
sed ne pensu ke mi perdas unu vorton vian: chion mi re-
aukultas. La programoj estas ja variaj kaj ghojigaj, la
lingvouzo perfekta. Do ree mi gratulas vin pro la 300-a.
elsendo kaj deziras chiaman sukceson. Dankeme –
Arno Jozefo Volkmer

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.