Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 04.02.2014

Birke kaj Bertilo Wennergren post 10-jara foresto koncertis kadre de la riĉa kultura programo de Arkones 2013. Tio estis ankaŭ la okazo renkontiĝi antaŭ nia mikrofono por paroli pri ilia kelkjara estado en Koreio, la laboro de Bertilo pri reeldono de POMEGO kaj lia aktivado en la Akademio de Esperanto, krome pri ilia komuna muzikado kaj koncertado. Specimenoj de ilia komuna koncerto aŭdiĝas en la 305-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence ni informas pri distingo de meritiĝinta polino fare de la brita edzino kaj jarrezultoj de la publika biciklo-luejo Veturilo en 2013. En la temoj el la pola gazetaro i.a. ni parolas pri restriktoj kontraŭ la tabakfumado laborloke. Nia scienca bulteno notas sukceson de pola studentino projektinta aviadilon kaj informas pri spuroj de tiom ekzotikaj rabobestoj kiel – jaguaroj kaj lampartoj sur la tereno de la nuna Pollando. Aktualaĵoj kaj informoj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en koncernaj rubrikoj. Ankaŭ interparolo kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj en la akompano de du kantoj el ilia Arkones-koncerto troviĝas en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 04.02.2014”

Kara Redakcio,

estis tempo (ankoraux en la praepoko), kiam cxiutage mi auxskultis Viajn elsendojn kaj cxiutage mi skribis al Vi pri la programoj.
Bonsxance mi retrovis Vin sur la reto kaj denove mi povas auxskulti Vin.
Mi ploris, kiam antaux jaroj Viaj elsendoj cxesigxis enla radio kaj mi diris alvenisla mondofino. Mi ne povos auxskulti plu Viajn elsendojn. Dank’ al Dio interreto helpis, cxar per gxia helpo mi povas auxskulti Vin pli bonkvalite ol sur kurta ondo. Nun mi auxdas cxiun vorton kaj cxiun frazon klare, kvazaux Vi estus parolanta apud mi.
Do, ni gxojego, ke Radio Polonia denove sonas kaj bone estas auxdebla.
Amike Via auxskultanto Apáti Kovács Béla

Al mi plaĉis la informo pri tabakumado en firmaoj.
Dankon al vi pro via fervora kaj sindona laboro. Mi tre ĝojas aŭskulti
mian la plej ŝatatan radion.
Via fidela aŭskultanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.