Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 11.02.2014

Kun Mirejo Grosjean ni interparolas pri la januara 5-a Afrika E-Kongreso kaj pri planataj pliaj E-aranĝoj sur la afrika kontinento. Komence de la 307-a E-elsendo ĉe www.pola-reradio.org aŭdiĝas informa segmento, en kiu ni i.a. informas pri senlaboreco en la eŭrosfero en 2013,  pri postuloj de la turka malplimulto en Germanio kaj longa kunloĝado de polaj junuloj kun la gepatroj. El la scienca bulteno eblas ekscii pri la plej profunda fervoj­tunelo ekde oktobro 2013 funkcianta en Istanbulo kaj pri kanadaj esploroj rilate la tango­terapion. Muzike akompanas nin kanto el la KD “Afrika Kompilo” eldonita de Vinilkosmo >Kiu lingvo por la homaro<. Aktualaĵoj kaj informoj el la scienca bulteno kaj ankaŭ interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto aŭdiĝas en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

3 respondoj pri “E_elsendo el la 11.02.2014”

Denove mi sukcesis auxkulti Vian elsendon en Esperanto. Gxi tre gxojigis min. La programeroj estis valoraj kaj interesaj. Mi cxiutage interesigxante atendas Vian elsendon. Gratulojn kaj dankon al Vi. Amike Via fidela auxskultanto Apáti Kovács Béla

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.