Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 28.02.2014

En nia ĉi-semajna felietono ni rakontas pri Bałtów kaj la tieaj dinosaŭraj spuroj. Tiun felietonon en la 312-a elsendo ni ĉerpis el nia arkivo. Tute aktuala estas la informo, ke la nova sezono de la varsoviaj bicikloluejoj Veturilo komenciĝas. Publika noto pri tio klarigas, ke la vorto devenas el Esperanto kaj prezentas ĝian signifon. En kulturkroniko ni informas pri komenciĝonta venontsemajne Pola Jaro en Turkio kaj pri la pola libro distingita en la kategio “Non Fiction” de la prestiĝa konkurso BolognaRagazzi Award. Komunumrilata estas la informo pri la maja Malferma Tago de la CO en Roterdamo. La programon finas mallonga leterkesta renkontiĝo. Komencas ĝin propono de ŝanĝita – se eĉ provizore – signalo de la E-elsendoj de Pola Retradio, ekde nun aŭdiĝanta ĉe www.pola-retradio.org. Reagojn je tiu propono la Redakcio atendas senpacience. Informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 28.02.2014”

Saluton kaj gratulegojn al Pola Retradio! Reveninte el chcmara
feriado, mi auskutis vian tutfebruaran elsendadon kaj vere ravighis:
ghi estas elstara, varia kaj chiel interesa, en perfekta, Esperanto.
fakte vi estas mondaj instruistoj de nia lingvo! Nur daurigu obstine:
nia Idealo bezonas vian noblan laboron. Dankeme / Arno Volkmer

Do mi volonte reagos je la nova, tre bone konata al pluraj el ni propono de la signalo de la elsendoj. Ĝi bone anoncas la enhavon de la disaŭdigo. Mi estus ĝoja aŭskulti ĝin anstataŭ la ĝisnuna. Estas tamen unu rimarko, ke ĝia kvalito povus esti multe pli bona. Ne temas ja pri afero tro malfacila, ĉar pli bonkvalitaj versioj estas ja kapteblaj en la reto. Povas tamen temi pri la ŝanĝo de la kvalito, kiu povas okazi dum la konservado de diversaj sonmaterialoj en la cifereca formo origine konservitaj en pli rapidaj datumfluoj, kaj sekve malgrandigitaj, pro kio kelkaj frekvencoj perdiĝas, postlasante ne tro bononan impreson por la oreloj. Mi opinias, ke sufiĉas iom da atento por atingi la bonkvaliton kaze de pli multaj muzikeroj, kies sonkvalito perdiĝis dum pluraj kopiadoj kaj konservadoj en komputiloj. La kvalito de kelkaj muzikeroj estas unu el ne tro gravaj por plimulto da aŭskultantoj aferoj, tamen mi estas certa ke junuloj certe ne pardonus al ni tiun malzorgon. Do kiel ĉiam pardonu, sed ni ĉiuj ja intencas perfektiĝi. Tre korajn salutojn!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.