Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 14.03.2014

Kun Humphrey Tonkin ni interparolas pri la nuna stato de la E-Movado. Komence en la 316-a elsendo de Pola RetRadio ni prezentas kulturkronikon informante pri planata kultura investaĵo en Łazienki-Parko en Varsovio kaj pri disponigitaj al la publiko keloj de la ĉefurba Malnovurba Kvartalo. La felietono dediĉita al la vizitinda loko en Pollando kondukas nin al Zwierzyniec en la orienta Pollando. Informoj el la kulturkroniko kaj la felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo www.pola-retradio.org.

4 respondoj pri “E_elsendo el la 14.03.2014”

Al Barbara: ni sukcese revenis hejme kaj kun plezuro aŭdis viajn lastajn elsendaĵojn por rekuniĝi almenaŭ aŭde. Ni esperas, ke ankaŭ vi bone rehejmiĝis. La diskuton kun sinjoro Tonkin ni aŭdis kun intereso. Mi gratulas lin pro lia lerta analizo rilate al la estonteco, kvankam mi opinias, ke la reto estas plia rimedo por la konsumado, ol por konscigi la homojn pri urĝaj aferoj, koncerne niajn rubojn, ekz., aŭ pri justa difino de vortoj, por koherigi la dirojn. Korajn salutojn al ĉiuj.
Petro

mi shatas paroladon far de hamphrey tonkin. mi volus gajni la kolekton de liaj chiuj paroladoj, pli bone en mp-3 formato. kolektu lin autau li farighas fosilo. dankon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.