Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 28.03.2014

Nia nunsemajna felietono kondukas al Stargard Szczeciński en la okcidenta Pollando. Ni ne sole listigas ĝiajn plej elstarajn historiajn vidindaĵojn, sed krome proksimigas unu el la legendoj ligitaj kun ĝia Pentokruco – la plej granda en Eŭropo. Komence de la 320-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia kulturoniko pri la komenciĝ­anta en Varsovio Festivalo „Karesma Lamentado” kaj pri la lastaj eventoj ligitaj kun la Pola Jaro en Turkio. Nia movada informo reference al la GK de UEA memorigas al junaj esperantistoj pri la proksimiĝanta limdato kandidatiĝi por terminologia seminario. La elsendon fermas Leterkesto, en kiu ni i.a. levas movadajn demandojn kaj memorigas, ke jam post unu semajno – la 4-an de aprilo 1959 ni solenos la 55-jariĝon de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝiaj elsendoj en la Internacia Lingvo, kiun tradicion daŭrigas Pola RetRadio. Tiuokaze la Redakcio atendas reagajn mesaĝojn kaj kontribuojn. La felietono kaj informoj de kultur­kroniko estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

7 respondoj pri “E_elsendo el la 28.03.2014”

Mi povis aŭdi la voĉojn, sed ne tre bone kompreni tiujn apartajn lingvojn, kiel la portugalan. Tamen estas fragmentoj en Esperanto, kaj mi ĝojas pro tio. Ekzercu vian parolkapablon, karaj. La estontecaj beboj benos vin!!!
Kuraĝon!
Petro

Koran saluton, estimata Petro, kaj koran dankon pro tiela interesigho pri brazilaj radioelsendoj. Kiu estas via retposhtadreso? Dankon.

Mi respondas al Leandro: mia retadreso estas:
chibleur(punkto)pierre(heliko)wanadoo(punkto)fr
Mi esperas, ke vi povos facile mesaghi. Ne forgesu forvishi la krampojn. Mi kore dankas pro via atento, interkontinenta, do tera!
Petro

Koran saluton, tre estimataj fratoj kaj fratinoj el la Pola Retradio!
Responde al via sprono, ke oni lasu chi tie spurojn, jen mi pli unu fojon skribas por diri, ke ekde 2007, t.e. de kiam mi eksciis pri via ekzisto, chiusemajne mi auskultas viajn elsendojn. Tio lastatempe farighis ankorau pli facila, char ili trafas podkaste en mian poshtelefonon. Por mi via teamo estas chiam sinonimo de persisto, diligenta laboro kaj de belsone parolata Esperanto – modelo por mi. Viajn elsendojn mi chiam elshutis, surdiskigis kaj kune kun aliaj materialoj disdonis al lernantoj de Esperanto. Tiumaniere mi povis dividi kun ili tion, kio bonfaris al mi. Mi tre admiras vian laboron kaj dezirus iam ekkoni vin. Mi eksciis, ke Barbara vizitis Brazilon. Tre bedaurinde mi ne povis renkonti shin. Pasintjare mi devis vojaghi al Europo. Mi povis renkonti multajn esperantistojn, kiujn mi admiras, sed ne povis viziti Pollandon, char mi tro mallonge restis tie. Nu, chiuokaze mi deziras al vi sanon kaj forton por plu laboradi. Kisojn kaj brakumon. Leandro el Brazilo = )

Saluton, kara Leandro!
Mi ĝojas skribante al vi, ĉar mi volis konatiĝi kun fama brazilano. Eble ni povos interrilati per tiu rimedo. Mi estas franca samideano, kiu aŭskultas ofte la RetRadion de Anton Oberndorfer el Aŭstrio, sed ankaŭ la polajn elsendaĵojn, la budhisman BRE, alian en Germanio (radio F.R.E.I.) aŭ en Kanado (radio Verda). Mi nun povas pli fake paroli pri radioj, plej diversnaciaj. Do, ĉu vi povas sciigi al mi la retadreson de brazila radio! Mi estos ege dankema por tiu informo.
Koran dankon!
Petro

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.