Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 02.05.2014

En la 330-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni referencas al la festa komenco de majo en Pollando, do i.a. festata la 2-an de majo Tago de Flago kaj la 3-an de majo la 223-a datreveno de la Konstitucio 1791. La kultur­kroniko rilatas al la ekde morgaŭ funkcionta nova programo en la varsovia Parko de Fontantoj kaj eventoj kadre de la Pola-Turka Jaro. Nia nunsemajna felietono pri koninda polo mallonge traktas la figuron de Michał Wadowita, sciencisto, kiu en 16-a jarcento igis sian naskiĝurbon Wadowice fame konata. Kiel sciate Wadowice nun famas unuavice kiel la naskiĝurbo de Johano Paŭlo la 2-a. Kadre de E-temo ni pludonas la informon pri multaj enretigitaj artikoloj de Scienca Revuo kaj fine ni renkontiĝas en Leterkesto. Kadre de ĝi i.a. ni memorigas la kanton “Ne forgesu min” en la plenumo de Mélanie Prin. Se vi volas pli bone konatiĝi kun ĝiaj vortoj sekvu la adreson: https://www.youtube.com/watch?v=OFKpOaLWucI. En la elsendo kantas krome pri la vigliga efiko de majo Andrzej Tomecki. Informoj de kulturkroniko kaj nia felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubrikoj de nia paĝo.

3 respondoj pri “E_elsendo el la 02.05.2014”

Mi ne scias, ĉu atingos vin mia fesbuka mesaĝo, kiu parolas pri iu misfaro, kiu avertas min, pri supozeblaj malbonaj faroj, en via retloko; do bonvolu doni sciigojn pri tio, por reserenigi min, aŭ aliajn aŭskultantojn. Apartan dankon, mi sendas al vi pro via informo pri la daŭrado de la legado de “quo vadis” proksiman mardon. Mi certe aŭskultos ĝin!
Kore
Petro

Dankon Petro! Ankaŭ jam aliaj aŭskultantoj atentigis nin pri la averta informo rilate onidiran malican efikon de nia paĝo. Ni tuj informis niajn administrantojn kaj esperas, ke la afero estos baldaŭ solvita. Amike, Barbara

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.