Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 13.05.2014

Omaĝe al 90-a vivjubileo de Marjorie Boulton estis dediĉita la prelego de Humphrey Tonkin dum la lastsabata (10.05.2014) Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo „M. Boulton, poeto fajre kora”. Ni prezentas en nia 333-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ĝian 1-an parton. La komenca informo rilatas al la buĝeto de la Eŭropa Parlamento en 2014, temo el la pola gazetaro traktas eksporton de polaj busoj Solaris al Italio. La scienca temo relevas la influon de elektro­aranĝaĵoj je la birda migrado. Muzike akompanas nun la kanto de Duoble Unu el la KD „Senlimiĝis” – Esti si. La komenca informo kaj scienca temo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

4 respondoj pri “E_elsendo el la 13.05.2014”

Mi ĝojas pro la publikigado de la adreso de la video, por aŭdigi la prelegon de sinjoro Tonkin, pri nia amikino Marjorie. Dum momento, mi opiniis min cenzurita, ĉar mi ne vidis tiun ligon, sed hodiaŭ mi dankas vin, ĉar mi vidas mian mesaĝon en bona loko.
Kore
Petro

Mi sendas la retadreson, koncerne la tutan prelegon de Humphrey TONKIN, kiu daŭras pli ol kvardek minutoj. Jen ĝi:
https://www.youtube.com/watch?v=n5JHYHVUi_M
Mi esperas, ke la sistemo akceptos funkcii regule. Se kelkaj legantoj ne sukcesas, ili kopigluu la adreson en sian retkrozilon, sur la adresan lokon. Mi faros provon, kaj sendos rezultojn.
Kore
Petro

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.