Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 30.05.2014

La sonscena raporto pri la 66-a IFEF-Kongreso en San Benedetto del Tronto estas la ĉefprogramero de la 338-a E-elsendo el Varsovio ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Pro tio nia kulturkroniko estas nur unuinforma kaj la leterkesta renkontiĝo ne rilatis al chiuj venintaj korespondaĵoj. Ĉe la paĝo  estas jam paralele legebla kaj aŭskultebla kulturkronika novaĵo pri la varsovia simpozio dediĉita al El Greco lige kun la 400-a datreveno de lia morto kaj 50-jariĝo de la retrovo de lia unusola pentraĵo troviĝanta en Pollando „Ekstazo de Sankta Francisko”. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭskulteblas  la sonscena raporto pri la 66-a IFEF-kongreso (17-24.05.2014) en la itala San Benedetto del Tronto. Auskultu mem, auskultigu aliajn!

3 respondoj pri “E_elsendo el la 30.05.2014”

Saluton!
Mi dankas pro la atento, kiun vi elmontris dum la lasta leterkesta raporto, rilate al miaj skribaĵoj. Mi ankaŭ sendis mesaĝon pri Jorge Camacho kun la kunmetita teksto “la mava lingvo”, kiun mi povis legi por sperta aplikado. Mi petis de vi vian opinion, por kontraŭbatali tiun emon al malsimpleco. La ĉefa afero kuŝas en la klareco, mi esperas.
Korajn bondezirojn
Petro

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.