Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 24.06.2014

En la literatura segmento de la 345-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas la 5-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la traduko de Lidia Zamenhof. En la novaĵoj ni referencas al la lundaj polaj-hispanaj interregistaraj interparoloj kaj al la partopreno de la Pola Instituto en Budapeŝto en la solenado de Nokto de Muzeoj en Hungario. Komenciĝas la feria sezono, sed ĝi ne estos ĝuebla de ĉiuj, kiel sciigis la pola gazetaro. Sciencistoj komencis esplori la sekvadon de fiŝkaptaj ŝipoj de mardbirdoj. Pri parto de iliaj esplor­rezultoj ni informas kadre de nia hodiaŭa scienca bulteno. En nia arkivo ni trovis belan maristan kanton, kiu taŭge ornamas kaj ĉi tiun informon kaj la tutan elsendon. Bedaŭrinde ne ni disponas pri donitaĵoj pri ĝia aŭtoro, kantisto kaj ni dankeme akceptos informojn esperante, ke iuj ge­aŭskultantoj konas ĝin. Aktualaĵoj kaj scienca informo estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj, kio servas al novaj kaj ankoraŭ ne plene spertaj E-parolantoj altigi sian lingvokonon kaj parol­komprenon. Uzu la servon kaj disvastigu ĝin.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 24.06.2014”

Gratulon kaj dankon pro viaj elsendoj tiom bone preparitaj kaj prelegitaj, kiujn mi senmanke mi elsxutas kaj auskultas. Tiu auskultado sendube helpis min trapasi la B2 parola ekzameno en Ronda. Dankon al Barbara kaj sxia teamo.
elkoran saluton. Carlos

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.