Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 11.07.2014

Pułtusk  estas la laŭvica vizitinda loko en Pollando, kiun ni prezentas en la 350-a E-elsendo de la Pola Retradio ĉe www.pola-retradio.org. La elsendon ni komencas per kultur­kronika evento, kiu estas Theatrum Musicum Kraków-2014. E-informoj rilatas al la relanĉata literatura konkurso, kiun povas partopreni kroataj esperantistoj. Kun granda ĝojo ni anoncas la reaperon de la elŝutejo de Vinilkosmo post kelkmonata riparado kaj renovigado ĉe www.vinilkosmo-mp3.com/eo/. Fine aŭdiĝas mallonga muzika programero. Muzike en la vendreda elsendo akompanas nin Eterne Rima kun sia kanzono “Samideano”, aperinta sur la samtitola KD, eldonita de Vinilkosmo. En Leterkesto ni citas el la kanzono de Mélanie Prin (Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli) “Ne-forgesu-min”. La kulturkronika informo kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendoplatformo.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 11.07.2014”

Inspirita per 350-a elsendo de pola retradio mi trovis kelkajn esperanto kanzonojn ( krom ‘Tango de la amo’ de Melanie Prin kiun Vi donis eblecon al. mi pli frue ekkoni)
Fakte mi deziras skribi pri la informo kiun mi audis ie en Esperantujo: UEA- kongresa lando sukcesas en fundbalo. Laŭ tiu ĉi ĝisnuna historio hodiaŭ vespere en Brazilo en matĉo Argentino-Germanio venkos ARGENTINO (kun bonaera ĉefurbo)

Inspirita per 350-a elsendo de pola retradio mi trovis kelkajn esperanto kanzonojn ( krom ‘Tango de la amo’ de Melanie Prin kiun Vi donis eblecon al. mi pli frue ekkoni)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.