Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 18.07.2014

Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario rakontas en la 352-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org pri la lastaj ŝanĝoj en la kongresa programo de la 99-a UK, kiu estas jam konsultebla kaj elŝutebla ĉe la adreso: http://uea.org/kongresoj/uk_2014.html. Li ankaŭ dividas utilajn informojn pri konketo de la flughavenoj de Bonaero al la urbocentro, valutnuancoj kaj sabata registriĝado de la kongresanoj. Komence per kulturkroniko ni informas pri la Inkaa Vojo aldonita laste al Unesco-listo de la Monda Kulturheredaĵo kaj prezentas laŭvican konindan polon, Wanda Błeńska. Riĉaj E-informoj rilatas al laboro de E-rotarianoj, la kongresa Tago de Lernado, la dumkongresa renkontiĝo kun radioaŭskultantoj AERA. Ni prezentas ankaŭ rezolucion de EEU-kongreso. Komencaj informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj de nia elsendopaĝo. Tie ankaŭ estas aparte aŭskultebla interparolo kun KKS, Clay Magalhães.

 

Unu respondo pri “E_elsendo el la 18.07.2014”

Koran saluton, tre estimataj samideanoj!
Plej unue mi dankas pro la informoj rilataj al la universala kongreso, kiun mi partoprenos la unuan fojon. Mi tre shatus renkonti vin por vin brakumi kaj saluti. Due mi diras, ke la felietono pri Wanda Błeńska estis tre tre kortusha. Estas bonege konatighi kun tiuj amemaj kaj meritplenaj figuroj, kiuj tiel sindone bonfaras al la proksimulo. Mi tuj vizitis Vikipedion, char mi scivolis pri shia vizagho. Mi konstatis, ke pri shi legeblas artikoloj nur en la lingvoj angla kaj pola. Estus grave aperigi artikolon pri shi en Esperanto, chu? Ech se ghi estos malonga. Koran dankon! Amike kaj frate, Leandro el Brazilo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.