Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 29.08.2014

Pri la vinproduktado historie kaj aktuale traktas nia nunsemajna felietono pri Pollando. Ĉe la adreso www.pola-retradio.org komence de la 365-a E-elsendo ni prezentas la spekulativadojn pri transpreno de grava posteno fare de pola ĉefministro en la Eŭropa Unio. Decido estas alprenota morgaŭ. Krome aŭdiĝas kulturkroniko kun interesa informo pri la produktata en Pollando filmo dediĉita al elstara nederlanda pentristo V. van Gogh. La programon finas leterkesta renkontiĝo, kiu estas la forumo de opiniinterŝanĝo inter la geaŭskultantoj kaj la Redakcio. Muzike akompans nin slovaka ensemblo Kečka prezentanta unu el slovakaj popolaj kantoj, en kiu vino ne rolas malgravan rolon. La kompaktan diskon „Kantoj de l’ Popolo” eldonis Kava-Pech. Kulturkronika informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj ĉe la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 29.08.2014”

Kiel vinshatanto (tamen modera drinkanto) al mi aparte plachis la informoj pri vinoj en Pollando. Kaj la leterkesto estas chiam simpatia programero. Dankon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.