Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 12.09.2014

En la 369-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni gastigas antaŭmikrofone d-inon Ilona Koutny lige kun la komenciĝonta post kelkaj tagoj nova 3-jara kurso de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kaj okazonta post ĝi Interlingvistika Seminario. Komence de la programo aŭdiĝas kulturaj informoj Fine ni proponas leterkestan renkontiĝon. La informoj kaj felietono estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de la paĝo. Aparte – en la koncerna rubriko – estas aŭdebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto. Hodiaŭ muzike akompanis nin Grazia Barboni kun la kanto de De André „Amo alvenas, am’ iras for”, en Leterkesto aŭdiĝis „La bosko fraksena” en la plenumo de la hispana Kvaropo Sinkopo

2 respondoj pri “E_elsendo el la 12.09.2014”

Mi tre satis auxskulti la parolon de profesoro Ilona Koutny pri la baldaux komencigxonta kurso en la UAM. Espereble plej multaj, kiuj aligxis alvenos kaj havos fortojn studi la gxis la fino. Estis interese auxdi ankaux opinion de Jorma Ahomäki pri la ne sciado de finnoj pri la Pola-retradio. Dum la Auxtunaj Tagoj de EAF en Iisalmi, mi parolosi kun multaj finnaj esperantistoj pri viaj programeroj kaj konsilis auxskultadon por plibonigi la parolkapablon. Suficxe multaj diris, ke ili tamen de tempo al tempo auxskultas. Dankon al vi!

Mi reagas char mi pensas, ke por via laborgrupo estas grave scii, kian plezuron vi donacas al ni. La interlingvistikaj studoj estas gravegaj por la Esperanta kulturo – kiom da altnivelaj intelektuloj en tiu agado. Fine, kia bela koruskanto en la fino! Dankegon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.