Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 19.09.2014

Johano la 3-a Sobieski estas la heroo de la nunsemajna felietono pri koninda polo. Antaŭ unu semajno pasis la 331-a datreveno de lia venka batalo apud Vieno, forpuŝanta for de Eŭropo trupojn de la Otomana Imperio. Mallonga batalpriskirbo troviĝas en la felietono. Komence de la 371-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko. La informo el la E-movado rilatas al la komenciĝontaj post unu semajno en Poznano 30-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Fine de la programo aŭdiĝas leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj felietono estas samtempe aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de la paĝo. Muzike akompanas nin hodiaŭ la gastonta dum ARKONES Kajto.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 19.09.2014”

Kara Barbara, gxis nun mi ne legis similan intereskaptan kaj fascindan reporton pri tiu cxi batalo. Speciale pri la kontribuo de Pollando! (starigxas la demando: Kion mi vere scias pri historio. Ekzemple ankaux pri historio de Ukraino.)
Precipe mi gxojas pri viaj vortoj koncerne la vivvojon de fama regxo:” … gxisfunda ellerno de fremdaj lingvoj aparte atentigante pri la praktika konversacia posedo de la lingvoj laux la principo, ke ‘per silento nenio ajnan lingvon ellernis’ “!
Tial denove dankegon al via tuta teamo kaj salutojn de via
Ingrid el Germanio.

Kia bela leciono pri la humanisto, klerulo kaj popolgvidanto regho Johano la 3-a Sobieski! Por mi, kiu ne konas la Polan historion, tio estis agrabla vojagho en la antikva tempo. Pri Arkones, mi nur povas bedauri nepartoprenon en tia richenhava kulturevento. Mi deziras al la polaj samideanoj fruktodonan cheeston. Kaj kia interesa afero estas la mistera pentrajho de El Greco en Pollando! Viaj programoj estas chiam tre interesvekaj. En la proksima oktobro mi prelegos en la Kongreso de Shtato Sanpaulo pri radio en Esperanto, kaj mi emfaze rekomendos unuavice viajn programojn!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.