Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 03.10.2014

Jarkomence pasis la 640-a naskiĝdatreveno de unu el la plej elstaraj monarkoj de Pollando, reĝino Jadwiga. Al ŝia figuro ni dediĉas nian felietonon pri konindaj poloj. Komence aŭdiĝas informoj de nia kulturkroniko, sekvas interesa informo pri aplika programo por porteblaj aparatoj, ebliganta legi brazilan virtulan revuon. La 375-an E-programon ĉe www.pola-retradio.org finas tradicia vendrede leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj felietono estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de la paĝo. Muzike akompanas al ni la prezentiĝinta dum Arkones koruso Bel Canto, kiu en sia repertuaro havas ankaŭ E-kantojn.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 03.10.2014”

Ho denove richa leciono pri historio ! La raporto pri Reghino Jadwiga estas inspira. Kiel felichaj ni estus, se niaj modernaj politikistoj havus almenau dekonon de shia sinofero por la komuna bono!
Rilate la brazilan informilon “Esperanto Ilustrita” , eblas konsideri ghin bonega, utiliginda trezoro por informado pri nia movado. Meriton al alia juna valorulo en Brazilo – Fabiano Henrique!
Ho ve, ni devas atendi ghis la proksima mardo por auskulti novan bonan elsendon!…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.