Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 21.10.2014

Per mallonga interparolo kun Xawier Dewidehem, la prezidanto de la Lilla UK kaj vicezidanto de UFE ni informas pri la semajnfina kunsido de LKK en Parizo, en kiu partoprenis reprezentantoj de UEA-estraro kaj de la CO. Krome ni prezentas la recenzan felietonon pri la libro de Kalle Kinvilae „Homoj de Putin” aperinta en la sveda, finna lingvoj kaj en Esperanto. Komence de la 380-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, temo el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. En la programo kantas hodiaŭ Mikaelo Bronŝtajn. Aktualaĵoj kaj sciencaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo. Troviĝas tie ankaŭ aparte interparolo kun Xawier Dewidehem.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 21.10.2014”

Mi konsentas: la intervjuo kun la franca LKK-estro sonas kiel nerezistebla allogo al Lillo en 2015. Ni tuj ekshparu la bezonatajn eurojn. Same apetitveka estas la vochrecenzo de nova libro. Tiaj personaj opiniesprimoj pri libroj, fare de inteligentaj homoj estas bonvena!

Tre agrable auxdi la entuziasmon de la LKK de la venontjara UK. Certe Parizo estis instiga loko plani ekskursojn kaj spektaklojn. Gxuste tiaj mallongaj raportoj pri la preparlaboro allogas esperantistojn aligxi al la centa UK. Mi gxojis auskulti cxi tiun elsendon, cxar multaj el via teamo parolis. Tiel la elsendo estis viva kaj varia. En la komencxo vi parolis pri fruktosukoj, poste Michaelo kantis pri fruktoj kaj legomoj, auxdeblis tre amuze. Dankon al Jorma Ahomäki pri la entuziasma parolo pri la libro de Kalle Kniivilä “Homoj de Putin”, tute fresxe mi acxetis gxin en la libroservo de UEA dum la UK en Buenos Aires, gxuis legi gxin en la hotelo ,flughaveno kaj dum la flugo hejmen. Mi konstatis kun Jorma same, ke legante la libron oni trovis nekonatajn trajtojn pri la verkisto. Kun multaj ruslandanoj, mi interparolis pri la samaj temoj kaj ricevis similan impreson. Versxajne mi ne havas tempon legi nek finnan, nek svedan version pri la verko. Dankon al la tuta redacio, kio sukcesas en mallonga tempo prezenti plej diversajn aferojn kaj tiel edukadi la internacian auxskultantaron.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.