Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 24.10.2014

Aleksandro Serafim el Brazilo estis nia antaŭmikrofona gasto dum la Bonaera UK. Hodiaŭ tiun interparolon ni proponas en la 381-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org. Komence aŭdiĝas kulturkroniko enhavanta informojn pri interesa ekspozicio en Krakovo dediĉita al la opera scenografio kaj la jam 100 benkoj en la loka parko Planty, al kiuj patronecas literaturistoj, ne nur polaj. Niaj E-informoj rilatas al la lasta Pupfestivalo en Japanio kaj la 25-jariĝo de la Templo de Bona Volo en la brazila ĉefurbo pasinta la 21-an de oktobro. La lastrilataj elektronikaj adresoj estas: http://www.boavontade.com/eo/ kaj [email protected] Rilate ambaŭ E-informojn ni metis novajn fotojn en nian Fotogalerion. Fine de la programo ni proponas leterkestan renkontiĝon. La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj” de nia paĝo. La interparolo kun la redakcia gasto estas aŭdebla aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 24.10.2014”

Du elstaraj eroj en chi tiu programo: la pupoekspozicio omaghe al Argentino (bela ideo!) kaj la vigla intervjuo kun mia kara amiko Aleksandro. Li tute klare montris la gravecon de la radio elsendoj por la Esperantistaro, inkluzive de komencantoj. Cetere, pri tio mi prelegis lastan dimanchon, okaze de la Kongreso en Shtato San-Paulo en Brazilo. Kaj tie mi sincere esprimis mian opinion: la Pola Ret-Radio estas la plej bona!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.