Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 28.10.2014

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Marcin Ptaszyński el Germanio, kiu en septembro finis la unujaran porinstruistan trejnadon ĉe la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, sed krome estas nia aŭskultanto. Tial ankaŭ niaj E-elsendoj estas temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo. En la 382-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni denove proponas literaturan segmenton kun la 12-a fragmento de “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamehof. Komenece aŭdiĝas aktualaĵoj – jen pri ne tre bona pritakso de OECD pri la vivkomforto en Pollando, jen pri tio, ke eĉ pli ol 96 procentoj da poloj sentas sin feliĉaj. La scienca temo traktas la temon de la senmorta animo laŭ Nobel-premiito John Eccles. Aktualaĵoj kaj scienca temo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo. En la rubriko “Antaŭ nia mikrofono” estas aparte aŭskultebla interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.

3 respondoj pri “E_elsendo el la 28.10.2014”

Mi estas impresita de la esploro de John Eccles! Tiaj temoj profunde interesas min! Tre koran dankon pro tiu chi elsendajho. Mi scivolis pri lia vizagho kaj vizitis Vikipedion. Mi konstatis, ke kiel pri s-ino Wanda, tiel ankau pri li ankorau ne estas Esperanta artikolo. La teksto, kiun vi legis chi tie estas jam tre bela komenco. Se vi deziros, mi pretas aldoni ghin al Vikipedio. Ankoraufoje mi dankas!

Denove bona programo. Mi miris pri la sento pri felicho flanke de la polaj fratoj, ech se la indikon pri vivkomforto oni ne taksis altaj. Se proponi ion ( vi ja petas proponojn, chu ne?), mi shatus auskulti personajn komentojn fare de la skipo de la radio, kiam aperas tiaj kuriozaj informoj.
La intervjuo estis vigla kaj natura. Kaj via arta legado de la koncerna peco de Quo vadis estis emociiga!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.