Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 07.11.2014

Węsiory en la norda Pollando estas vilaĝo nepre vizitinda pro la troviĝantaj tie – laŭ iuj magiefikaj – ŝtonaj cirkloj. Al tiu temo estas dediĉita nia felietono. Komence de la 385-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas tradicia kulturkroniko kun i.a. informoj pri reĝaj rezidejoj senpage viziteblaj en novembro, kio povas esti interesa ankaŭ por esperantistaj tiumonate gastoj en Krakovo kaj Varsovio. E-informoj rilatas al la finnaj amaskomunikilaj eĥoj je la libro de Kalle Kinivilä kaj la nova E-versio de la japana konstitucio. Hodiaŭ denove ni renkontiĝas kadre de la leterkesta rendevuo, kiu aŭdiĝas en la fino de la elsendo. La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj” de nia paĝo. En la rubriko “Felietonoj” aldoniĝas samtempe aŭdebla kaj legebla teksto de nia felietono pri ŝtonaj cirkloj en Węsiory.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 07.11.2014”

Pardonu, se mi komentas post chiu via programo, sed ili estas por mi vere atendataj momentoj en chiu semajno. Chi-foje la raporto pri la antikvaj misteraj shtoncirklajhoj ravis min. Chu ekzistas pri ili fotoj au filmetoj? Denove dankon por via bela laboro!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.