Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 11.11.2014

Hodiaŭ ni denove proponas renkonton kun E-literaturo per la 13-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komenca ampleksa parto de la 386-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org ligiĝas laŭteme kun la pasanta hodiaŭ pola Festo de Sendependeco en la 96-a datreveno de ĝia akiro. Krom aktualaĵoj ni prezentas ankaŭ felietonon dediĉitan al Janina Lewandowska, oficiro-piloto, la unusola virino, mortigita fare de NKWD en Katyń en 1940. Aktualaĵoj aldoniĝis al la tekstoj paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko “Novaĵoj”. En la rubriko “Felietonoj” estas krome aŭskultebla kaj legebla felietono pri Janina Lewandowska. La elsendon akompanas fragmente cititaj porokazaj polaj kantoj kaj komponaĵoj.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 11.11.2014”

Se vi invitas al reago, do jen mi reagas per kora gratulo pro via tago de nacia sendependigho. Tiel restu por chiam la bela Pollando! La nuna programo transdonis krome du pliajn emocioplenajn erojn: pri la militheroino Lewandowska kaj la kortusha peco el Quo vadis! Estas chiam plezuro auskulti vin!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.