Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 21.11.2014

Esperanto ekde la 20-a de novembro 2014 sur la pola Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo estas la ĉefinformo de la 389-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ĝi aŭdiĝas komence. Nia ĉiusemajna felietono estas dediĉita al Stanisław August Poniatowski, la lasta reĝo de Pollando. Hodiaŭ aŭdiĝas ĝia 1-a parto. La ideon de la felietono spronis la 250-jariĝo de la kron­ceremonio okazinta la 25-an de novembro en 1794. Komence de la elsendo en la kultur­kroniko aŭdiĝas la informo pri interesa ekspozicio de vitraloj en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) kaj kreiĝanta en Kielce (la suda Pollando) Arkivejo de Rakontata Historio. Krome en nia vendreda E-elsendo aŭdiĝas raporto pri la 101-a Japana E-Kongeso okazinta meze de oktobro en la loko Obama. La informoj pri Esperanto en la pola listo de la Nemateria Kulturkeredaĵo kaj tiuj de nia kulturkroniko estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko Novaĵoj. Paralele legebla kaj aŭskultebla estas ankaŭ la felietono pri la lasta pola reĝo. En la elsendo aŭdiĝas kanto el la disko “Japanio kantas por paco”.

4 respondoj pri “E_elsendo el la 21.11.2014”

Varman gratulon, kaj koran dankon al Pollando. Mi kredas ke Esperanto aldoniĝos al la Europa Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo, kaj finfine la Tutmonda Listo.

Por la tuta esperantistaro de ala mondo estas granda honoro, ke Esperanto farigxis oficiale nemateria kulturheredajxo. Dankegon al polaj kaj alilandaj esperantistoj, kiuj laboregis por la afero. Pri vai kulturo, historio vi tiel interese parolis, ke mi komencis esperi por povi viziti propraokule vidi vitralojn en la Muzeo..Cxiam mi admiras mian polan koleginon, kiu naskigxis en Lodz, tie farigxis studentino kaj faris eczemanojn en la universitato, kiel bone sxi konas la historion de Pollando, kiam vi rakontas pri la antauxaj regxoj kaj regxinoj mi memoras sxiajn rakontojn.Cxiam vi sukcesas doni iun novan nuancon,dankon! Dankon ankaux pro la raporto el la 101a Japana Esperanto-renkontigxo. Bone, ke esperantistoj el najbaraj landoj povis partopreni. Estus gxoje, se vi povus iam poste auskultigi alian kanton pri la disko Japanio kantas por Paco. Kantisto bele kantas kaj klare pronancas, kio tre gravas.

Gratulegon al la polaj aktivuloj pro la mejloshtona atingo, ke Esperanto akceptighis kiel nemateria kulturheredajho. Vere impone! Rilate la vitralojn premiitajn, bele estus, ke vi proponus filmeton en via retejo, por ke ankau ni en foro povus admiri ilin. Mi kore, dankeme salutas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.