Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 26.12.2014

Eliza Kehlet el Danlando kaj Dominika Krajniewska el Pollando estas la gastoj de la 399-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Kun Eliza Kehlet, unu el la ideo­donintoj de la Kultura Kaso por la arta programo de la Jubilea 100-a UK en Lillo ni interparolas pri tio, kiel kreiĝis la ideo de la Kaso, kion ĝi celas kaj kiel eblas al ĝi kontribui. Ĉar ŝi mem kontribuas al la Kaso i.a. por omaĝi la memoron de siaj gepatroj, ankaŭ la vefto ligita kun la E-familio edukanta denaskulojn aŭdiĝas en nia interparolo surbendigita dum la Malferma Tago en Roterdamo. Dominika Krajeńska ne estas denaskulino, sed kiel kelkjara knabino dank’ al sia avo ŝi bonege ekregis la lingvon. Renkontiĝ­inte dum Arkones en Poznano ni interparolas pri kelkaj ŝiaj interesiĝoj, kaj ankaŭ pri ŝia daŭre fidela aŭskultado de niaj elsendoj. La interparolojn interplektas kelkaj polaj   Kristnaskaj Kantoj en la E-vesto, kio ebligas pluĝui la Kristnaskan etoson. Notendas, ke temas pri porokazaj kantoj kun kelkcentjarcenta historio. Kantas Mariusz Domaszewicz, Remigiusz Kossakowski, la korusoj Hejnał kaj Muzilo. La interparoloj kun niaj antaŭ­mikrofonaj gastoj estas aparte aŭskult­eblaj en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

3 respondoj pri “E_elsendo el la 26.12.2014”

Elkoran dankon pro disauxdigo de intervjuo! Fakte mi skribe ne reagas, tamen dauxre auxskultas la Polan RetRadion kiel mian plej sxatatan Eo-radion.
Lauxokaze mi volas deziri al tuta redakcia teamo kaj cxiuj geauxskultantoj felicxan novjaron.
Dominika el Pollando

Dankon pro la tre interesaj interparoloj kun Eliza Kehlet kaj kun Dominika Krajeńska! La Kristnaskaj kantoj estas ankaŭ plej aŭskultindaj kaj aldonas belan kaj festan etoson.

Mi esperas, ke vi, Barbara, kaj la tuta teamo ĉe Pola Retradio havis Feliĉan Kristnaskon. Ĉion bonan en 2015 al vi ĉiuj kaj al la geaŭskultantoj! Jam preskaŭ 400 elsendojn ni povas ĝui. Tio donas alian kialon por festado kaj gratulado.

Amike, Bruce Crisp

Mi dauxre auxskultas cxi-radion, tamen ne tro sxatas reagi skribante komentojn 🙂 Elkoraj dankoj pro disauxdigo de intervjuo (mi ecx pensis, ke gxi neniam aperos cxar fakte gxi ne estas tro interesa).
Amike, Dominika

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.