Kategorioj
Elsendoj

E-elsendo el la 09.01.2015

En 403-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nian felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Jan Długosz, elstara pola historiisto, diplomato, patro de la pola historiografio kaj heraldiko. La komenca kulturkroniko prezentas informojn pri du el polaj kulturcentroj multnombre vizititaj en 2014 kaj pri bitigo de la eksponaĵoj de la varsovia Nacia Muzeo. E-movade ni informas pri la forpaso de la eksa UEA-prezidanto Kep Enderby. Fine de la elsendo ni invitas al la leterkesta rendevuo. La kulturkronikaj informoj kaj la la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

2 respondoj pri “E-elsendo el la 09.01.2015”

Kara estimata Barbara Pietrzak!
Mi estas tre g^oja c^ar vi legas mian utaon.
Tiam mi kaj miafilo au~skultas vian belan voc^on.
Mi parolas kaj babilas kun multaj geamikoj en esperanto de centro Oomoto. Kaj mi au~skultas
kaj komprenas iomete en polretradio esperanto elsendo.
G^is revido kara estimata !

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.