Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 13.01.2015

La antaŭmikrofona gasto de la 404-a E-elsendo el Varsovio estas Pascal Dubourg Glatigny, kun kiu ni interparolas pri lia prelego dum la lasta ARKONES. Ĝi estis dediĉita al francaj koncentrejoj lige kun la aperinta en 2014 libro, kiu enhavas ankaŭ E-veftojn pro ĝia heroo, kiu estas Jaume Grau Casas. Komence ni referencas al polaj amaskomunikiloj rilate la lastajn eventojn en Francio. Krome ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas informo pri komenciĝonta akadamia kunlaboro inter la pola kaj ĉeĥa altlernejoj pri studoj dediĉitaj al germanologio kaj la Centra Eŭropo. La temo de la scienca bulteno koncernas la kreiĝantan brumapon de Baltiko. La informo pri la altlerneja kunlaboro, scienca temo kaj la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas ankaŭ eksterelsende en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La tekstoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 13.01.2015”

Dankon por la mencio de la bedaŭrindaj eventoj okazintaj en Francio: la novaĵa enhavo estis laŭ mi sufiĉe detala kaj taŭge objektiva. Al mi plaĉas kiam ni havas informojn pri la ĉefaj eventoj tutmonde. Cetere, mi profitas de tiu ĉi unua komento por gratuli vin pri la relative freŝa aldonado de kelkaj kantoj dum la elsendo. Unufoje pli: dankon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.