Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 10.02.2015

La laŭvica fragmento de Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof estas la ĉefa programero en la 412-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca, informa parto ni alrigardas eventojn en la mondo apartan atenton donante al la debato „Pollando fronte al minacoj ligitaj kun islama radikalismo”, okazinta semajnfine en Varsovio. En la temo el la pola gazetaro ni referencas al la starpunkto de OECD pri klerigaj reformoj en Pollando. En la scienca bulteno ni donas atenton al la apartaj proprecoj de tibetaj anseroj flugantaj super Himalajo. Hodiaŭ muzike akompanas nin Ĵak Le Puil per la fragmente prezentata kanzono “Al virino” el lia KD Sen elizi’ eldonita pasintjare de Vinilkosmo. La informoj de la elsendo estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 10.02.2015”

Speciale bela estas hodiau la literatura fragmento, sub esprimoricha legado. Kaj tre interesa la scienca esploro pri lá tibetaj anseroj kiuj flugas je 9 kilometroj super la marnivelo! Bona programo!

Kiam mi provis aŭskulti la 412an elsendon, mi ne povis ĝui je konvena aŭdebleco, ĉar la sono estis hakita, mi do ne povis aprezi la diversajn elsendaĵojn, tiom en la elsendon, kiom en la algluitajn fragmentojn, sciencajn aŭ novaĵajn. Ĉu tio ĉi estas kutima ? Dankon por preciza respondo, mi petas.
Kore
Petro

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.