Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 13.02.2015

Karolina Lanckoroński estas la ĉefheroo de la felietono pri koninda polo en la 413-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca kulturoniko ni informas pri la 100-jara jubileo de la Nacia Filharmonio en Łódź kaj pri laŭvica pola urbo, Szczecin kies loĝantoj povas konatiĝi kun la bildo de Rembrandt “Mizerikorda Samaritano”. La E-movadaj informoj rilatas al la premio por prof. Federico Gobbo veninta el Seulo kaj al la impona radia reklamkampanjo pri Esperanto antaŭ nova studenta sesio en Hungario. Mallonga leterkesta renkontiĝo – en kiu aŭdiĝas fragmente la kanto de Kapriol’ “Jen forira moment’” el la KD eldonita pasintjare de Vinilkosmo – finas la elsendon. La kulturkronika informo kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 13.02.2015”

Per bela kanto finighis la programo. Bela estis la vivhistorio de la centjara polino. Kaj gratulon al Profesoro Gobbo, kiu elstarigas Esperanton en la ekstera mondo.

Saluton kaj dankon pro via atento al miaj problemoj pri aŭdebleco de la kuranta elsendo. Fakte la problemo ne ripetiĝis. Mi kaptas tamen la okazon por peti de vi la manieron por elŝuti la elsendojn. Mi ne povis aŭskulti la elsendaĵojn “mp3” ĉe RealPlayer. Ĉu mi devas registriĝi ? Kie kaj kiel ?
Refoje dankon.
Petro

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.