Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 24.02.2015

La spektakla programo de la 100a UK ĝenerale estas la temo de nia nunsemajna antaŭmikrofona renkontiĝo kun Flo Martorell. En la komenco de la 416-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, en kiuj ni informas pri registara programo celita al la plej talentaj polaj studentoj. Tiu temo i.a. troviĝis ankaŭ en la atento de unu el la kandidatoj por la posteno de la prezidento de Pollando en la majaj balotoj dum lia semajnfina renkontiĝo kadre de la prezidentiga kampanjo. La opinisonda CBOS informas pri tio, kiel poloj post unu monato de la nova jaro pritaksas la situacion en la lando. Nia scienca bulteno traktas denove bonajn rezultojn de polaj informadikistoj en la internacia rivalado kaj krome interesajn esplorojn pri dulingvaj infanoj. La redakciajn bondezirojn okaze de Semajno de Internacia Amikeco akompanas Dirce Sales per fragmento de sia kanto “Sambo de la koloroj”. Krome fine de la interparolo kun Flo Martorell aŭdiĝas fragmente la kanto “Dankon” de Maragan’ el ilia KD eldonita de Vinilkosmo “Kiu semas venton…”. Aktualaĵoj, sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun Flo Martorell estas aparte aŭskultebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono.

3 respondoj pri “E_elsendo el la 24.02.2015”

Ni nepre venu al Lillo! La kongreso certe estos impona!
Kaj por ni chiuj, estas plezuro denove auskulti la kolorojn de Dirce Sales. Dankon al la Pola Retradio!

Saluton ! Kiam mi aŭdis la voĉon de Tomasz, mi konsciis pri la danĝereco de tiuj novaj maŝinoj, kiuj flugas apud ni, en la pariza ĉielo, aŭ en aliaj urboj. Tiuj maŝinoj, kiujn oni konsideras kiel preskaŭ ludilojn, ne tre pezaj, sed ili invadas nepermesite nian estontecon. Mi proponas justan manieron, por ke ĉiuj povu ĝui silenton kaj liberon adekvate, sen timi agresojn diversajn. En tiu kadro, mi proponas, ke tiuj ludiloj bezonas identigilon, se ne de sia posedanto, tamen de sia fabrikanto, por retrovi ĝin en la tempo, kiam ĝi damaĝus iun.
Mi sentos min terure afliktita, kiam tiuj nenomitaj umoj persekutos min !
Kiun vorton vi proponos, por tiuj pseŭdo-ludiloj ?
Kore al ĉiuj
Petro

Mi aldonas, ke mi serĉis adekvatan vorton por tiuj ludiloj: mi do trovis “droneo” el la angla, Sed mi preferas “senpilota aviadilo”, por reliefigi la atentemon, kiun oni devas flegi, por kontroli ĝian uzon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.