Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 06.03.2015

La felietono en la 419-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas dediĉita al elstara pola fiziologo, malkovrinto i.a. de adrenalino Nikodem Napoleon Cybulski. En la komenca kulturoniko ni informas pri la nomumo de la nova konstruaĵo de la Filharmonio en Szczecin inter aliaj arkitekturaj objektoj por la premio de Mies van der Rohe kaj pri interesa ekspozicio en la Muzeo en Włocławek, kiu al la vasta publiko prezentas siajn neceramikajn kolektaĵojn. Sekve ni prezentas interparolon kun Maciej Jaskot. Ĝia temo estis spronita de nia brazila aŭskultanto Leandro rimarkinta, ke en flua esperantlingva konversacio enŝoviĝis vorto el la lingvo hispana. Maciek klarigas kaŭzojn de tiaj lingvaj misoj. Fine tradicie ni proponas Leterkeston, en kiu i.a. fragmente kantas La Perdita Generacio „Pluku ne la florojn”. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 06.03.2015”

Koran saluton estimataj samideanoj! Kia bona surprizo! Mi ne esperis, ke mia eta tute senpretenda rimarketo estus brulaĵo por tiel riĉa interparolo! Koran dankon!

Rimarkigo: en la prezentoteksto sur via retpaĝo aperas la nomo Leonardo, anstataŭ mia (Leandro). Dankon!

Ĉiam rimarkoj de niaj aŭskultantj estas por ni inspiraj. Ĉi-kaze sendube la temo estis interesa por multaj aŭskultantoj.
Dankon pro la atentigo de la fuŝa ortografio de via nomo. Ĝi estis jam korektita.
Plej amike !

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.