Kategorioj
Elsendoj

E-elsendo el la 03.04.2015

En la 427-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas interparolon kun nia redakcia kolego Maciej Jaskot pri lia antaŭnelonga vizito en Italio en la rolo de tradukisto dum la serĉado de fontmaterialoj ligitaj kun papo Johano Paŭlo la 2-a. Komence post mallongaj aktualaĵoj sekvas kulturkronika informo ligita kun muzikaj eventoj de Sankta Semajno. E-komunuma informo kaj Leterkesto kompletigas la enhavon de la elsendo. La kulturkronika informo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubriko Novaĵoj. Interparolo estas aŭdebla aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

2 respondoj pri “E-elsendo el la 03.04.2015”

En la kalendaro laŭ mia onipio mankas sciigo pri la ĉiusemajna Ĵaŭda Rondo; tio plifaciligus la planadon por eventualaj partoprenantoj.Mi pensas ke iu de la oftaj rondanoj enmetu tian informon, laŭeble ankaŭ iom pri la karaktero de tiu rondo en la koncerna grupa paĝo.Amikajn salutojn sendas Raimund

Honoron al la Pola RetRadio, okaze de la 56-a jubileo! Mejloshtono en la Esperanta kulturo vi estas. Ne eblas sufiche danki por via bela, persista laboro!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.