Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 24.04.2015

Muzeoj de fervojo en Pollando estas ĉe www.pola-retradio.org la temo de nia felietono pri vizitinda Pollando. Tiu felietono estas interplektita per belaj kantofragmentoj de Kajto pri fervojo el ilia KD “Lokomotivo rulu nun” (Rulu nun, Antentu, Montaraj reloj, Ĉuk, ĉuk, ĉuk…, Fajfu, jen la vivo).  Komence de la 433-a E-elsendo en la kulturkroniko ni informas pri sukcesa restaŭro de ligna preĝejo de s-ta Anna en la loko Zaklików kaj pri la 10-jariĝo de la pola segmento de la pilgrimitinero de s-ta Jakobo. La E-media informo rilatas al la esperantigita teksto de LVB dediĉita al la kampanjo de Sanorganizo dediĉita al la inspektado kaj kontrolado de nutroĉeno. Rigardu la ligon: http://www.paivanetto.com.br/index.php/esp/artigo?cm=98864&cs=100&utm_source=Email&utm_medium=personal&utm_campaign=expansao.  Fine de la elsendo aŭdiĝas Leterkesto. Kulturkronikaj informoj kaj  la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 24.04.2015”

Dankon, kara Paulo Sergio Viana.
Vi instigis min iri al tiu chi antaua elsendo – vere ghuinda kaj informiva.
Mi ne sciis, ke la fervojo ekiris de Varsovio al Peterburgo en 1840, char Vilnon ghi atingis nur en 1861 (chu pro tio eksplodis la Januara ribelo kontraucara?). Post pliaj 20 jaroj en Nova Vilno (Wilejka), kie mi loghas jam 50 jarojn) la fervojo disforkighis en Moskva direkto, j nkaj post pluaj kaj post pluaj 20 jaroj, en 1905 Nova Vilno estis centro de revolucio, kun la nesto en jhuskonstruita psikiatra hospitalo, la plej moderna en tiama Rusa imperio.
Bedaurinde la rekta fervoja linio de Vilno en Varsovia direkto ne plu funkcias, kaj la Novo-Wilejka historia stacidomo ne plu ekzistas.Fervojan muzeon ni havas nur en unu salono ded Vilna stacidomo, kaj en la formo de vapora lolkomotivo trenanta brutvagonon, sur la placo en Nova Vilno. En tiajn vagonojn la 14/15 de junio 1941 estis sharghitaj 34 000 deportatoj al Transuralio – unu semajnon antau Hitlera Blitzkrieg. Kaj mi envias la polajn fervojmuzeojn kaj tiun linion al arbarego. Tian ni havIS … ghis 1995.
Brazilo estas kara al mi – pro la Leopold Knoedta KD “La Korvo”, kiun mi ofte reauskultas, kaj pro “Mia orangha arbeto”, kiun mi ghuas auskultante en pollingva traduko. Mia avo antau 110 jaroj en Brazilo perlabotis monon kaj reveninte ren 1907 kosruis dometon, en kiu mia patro lernis Esperanton en 1925. tion mi nkau ne (devis) sciis ghis 1956.

Al mi tre plachis la informoj (kaj kantoj!) pri fervojoj. Aparte char la chi-jara Shtata Kongreso en San-Paulo/Brazilo okazos en historia urbeto Paranapiakabo, kie trovighas subchiela, tre interesa muzeo pri fervojoj. Gratulon pro viaj chiam richenhavaj programoj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.