Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 22.05.2015

Jaro Montevideo 60 en la E-gazetaro estas la temo de nia trarigardo en la 441-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni donas la atenton al la francaj “Gazeto Esperanto” kaj “le monde de Esperanto”, la japana “La revuo Orienta” kaj la plej nova E-periodaĵo “Svisa Espero”. En la komenca kulturkroniko ni informas pri la entreprenitaj klopodoj, ke la loko Sankta Kruco en Pollando (pri kiu ni felietonis en aprilo) estu rekonita kiel historimonumento. La alia temo koncernas Pupteatran Festivalon en Bjalistoko, kiu okazos en junio 2015. E-informoj rilatas al la partopreno de UEA en la Monda Eduka Forumo en Koreio kaj planata Mezorienta Kunveno 2016. En la fino aŭdiĝas leterkesta programero. La kultur­kronikaj informoj kaj  la Trarigardo de la E-gazetaro estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 22.05.2015”

Via ” revuo pri la revuoj” estas bonega programero, char kompreneble ne eblas ricevi ilin chiujn. Estus interese ankau, se tiuj revuoj parte publikighus senpage en interreto. La Pola RetRadio tiel bele informas pri la vivanteco de nia gazetaro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.