Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 21.08.2015

La mallongaj aktualaĵoj komence de la 470-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ligiĝas kun la eventoj en Koreio, Grekio kaj Bulgario. Sekve ni informas pri interesa ekspozicio de Pollando en la korea ĉefurbo Seulo. Laŭvica sonsceno registrita ĉe la stando de la Pola Retradio dum la Movada Foiro atestas pri la viglo kaj denseco de la ligitaj tie kontaktoj. Ni referencas krome al la statistiko pri la 100-a UK en Lillo kaj informas pri la nunjara eldono de Biblioteka Apogo Bachrich, pri kiu eblas klopodi ĝis la fino de aŭgusto. La elsendon finas mallonga Leterkesto. La tekstoj de aktualaĵoj kaj de la kulturkronika informo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 21.08.2015”

La sonregistroj okaze de la Universala Kongreso en Lillo revivigis en mia spirito la tre agrablajn momentojn en la Internacia Foiro, kiu certe estas unu el la plej interesaj programeroj en la kongreso. Dankon kaj gratulon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.