Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 13.10.2015

En la 488-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org komence niaj akualaĵoj traktas politikajn aferojn ĉirkaŭ Sirio, krome ni informas pri pasintsemajnaj eventoj kiel inaŭguro de vincentro en la Lubuŝa Regiono (okcidenta Pollando) kaj rekorda kunflugo de gruoj en la Nacia Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” (http://birdmap.5dvision.ee/EN/2015/Autumn/one/). Nia scienca informo traktas novajn malkovrojn pri faktoroj decidantaj pri la vinkvalito. Antaŭ nia mikrofono gastas Vera Barandowska-Frank, kiu dividas kun ni kelkajn rimarkojn pri siaj okupoj kun studentoj dum la aŭtuna sesio de Interlingvistikaj Studoj en Poznano. La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Muzike akompanas nin Kore per sia kanto La Sonĝoj el la KD Kia viv’ eldonita de Vinilkosmo.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 13.10.2015”

Karaj elsendfarantoj, tutkoran dankon por la ege interesa programo. Sxajnas al mi, ke nur per pola retradio mi ricevas sciindajxojn pri pola vinproduktado. Eble mi vizitos la lokon, kiun vi tiel bone priskribis. Ankaux la informoj pri gruoj kaptis mian atenton, dankegon por la tuta elsendo. Salutojn de Germanujo de Andrea

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.