Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 20.10.2015

En la komenco de la 490-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas ampleksajn aktualaĵojn kun informoj pri pola starpunkto rilate enmigrantojn, pri la komenciĝinta lasta semajno antaŭ la polaj balotoj la 25-an de oktobro. Sekve ni informas pri la trapaso de Chopin-konkurso kaj pri du eventoj, rilataj al E-o en la pola publika spaco. Temas pri novembra internacia simpozio en Vroclavo pri grandaĝuloj kaj hodiaŭ inaŭgurita ekspozcio pri Esperanto en la Jagelona Biblioteko en Krakovo. Nia sciencbultena temo koncernas revolucian malkovron de polaj scienistoj en la sfero de bioplantaĵoj. Referencante al ARKONES-tagoj ni krome prezentas interparolon kun nia aŭskultanto, studento de Interlingvistikaj Studoj, kunredaktanto de „Beletra Almanako” kaj poeto, Suso Moinhos el Galegio. Fragmenton de pola poezio kante memorigas krakova esperantistino, Jadwiga Dzięgielewska.

4 respondoj pri “E_elsendo el la 20.10.2015”

Hierau prelegante en en Vilno Giorgio Silfer menciis, ke nun la literatura centro de Esperanto sin bazas en Iberio. En faka revuo mi tralegis la gvidan rolon de atalunaj kolegoj en tiu regiono (ne – lando). Hodiau mi trafis foton de Suso Moinhos en en hazarda numero de Heroldo kaj en intrreto mi trovis ke li studis fonetikon de Esperanto. . Miaj provoj konsulti John Wells Londona klubo ne sukcesis. Same Vidali – li ne plu okupighas pri chi temo, sed hodiau mi trafis la vochon de Susi Moinhos en la arkivo de Pola Retradio. Mi ne povas rezisti demandi lian resadreson kaj ekscci pri la rezulto de lia traduko de tiu sentimentala temo de kampara infaneco. Estas ankau lilbro de brazila verkisto “Mia andarinarbeto”, kiun miis en pola traduko kaj vocho (vochlibre), ghis nun ne atinginta ta patrujon de Zamenhof – kiu, se ne li. povus traduki ghin al Esperanto?

La rubriko “Antaumikrofona gasto” estas unu el miaj preferataj. Kaj kiam la gasto estas klerulo kaj aktivulo Suso Moinhos, la afero farighas eminenta! Dankegon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.