Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 23.10.2015

La 491-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org komence per kulturkronika informo sciigas pri la rezultoj de la 17-a Internacia Chopin-konkurso. Sekve reference al GK-komunikoj ni parolas pri proksimiĝanta Unesko-konferenco en Parizo decidonta pri la propono de Pollando, ke 2017 estu solenata kiel Zamenhof-Jaro sub la aŭspicio de ĉi tiu organizaĵo. Per niaj du laŭvicaj informoj ni adiaŭas prof-inon Hanna Konopka, multjara prezidantino de la Bjalistoka Fondumo Zamenhof kaj nian multjaran, fidelan aŭskultanton Dario Rodrigez. Adiaŭe en Leterkesto ni i.a. memorigas la arkivan interparolon kun li surbendigitan dum EEU-kongreso en Bilbao.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 23.10.2015”

Denove la intervjuo kun grava aktivulo estas bonega! Kaj kia ekzemplodona estis la agado de la prezidantino de Fondumo Zamenhof, Hanna Konopka!
Krome, per la mondkonata Chopin-konkurso, Pollando vicighas inter la plej gravaj landoj en la kampo de arto.
Kia bela programo!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.