Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 06.11.2015

En la 495-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia ĉiusemajna felietono estas dediĉita al la varsovia Tombo de Nekonata Soldato, en la kunteksto de ĝia ĵusa 90-jariĝo kaj pasonta la 11-an de novembro pola nacia festo, Festo de Sendependeco. Nia komenca kulturkronika informo rilatas al interesa ekspozicio rigardebla ĝis la mezo de decembro 2015 en Collegium Polonicum en Słubice kaj dediĉita al Karl Dedecius. La E-komunuma informo memorigas pri la okazonta fine de novembro Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo. Denove en la fino de la programo aŭdiĝas leterkesta programero, en kiu i.a. ni citas el la pensiga letero de nia brita aŭskultanto pri migrantoj aŭ rifuĝintoj. La kulturkronika informo kaj la felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo. La felietonon akompanas muzika citaĵo el Fantasie-Impromptu in cis-moll (Do-dies’ minora) de Frederiko Chopin. Kaj ene de la elsendo kantas Ĵomart kaj Nataŝa pri „Reva vojaĝo” devenanta el ilia KD „Amu min”.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 06.11.2015”

Kortusha programo, en kiu harmonie staras tradukisto de pola poezio, digna rememoro pri Nekonata Soldato kaj roterdama adiauo al Osmo Buller. Sed chi-foje aparte impresis min la letero de brito Max, kiu senteme kaj saghe atentigas pri la nuntempa problemo de rifughintoj kaj ties rilato kun la Esperanta ideologio. Entute richa programo! Dankon, Pola Radio!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.