Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 10.11.2015

En la 496-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org post la somera-aŭtuna paŭzo ni denove renkontiĝas kun nia redakcia kolego, dr-o Maciej Jaskot, kiu rakontas pri kelkaj lastatempaj eventoj ligitaj kun lia laboro. Komence ni proponas aktualaĵojn kun informoj pri la konsistopropono de la nova pola regsitaro, kiujn prezentis la venka partio Juro kaj Justeco. La sekva informo rilatas al la morgaŭa nacia festo, la 97-a datreveno de la reakiro de sendependeco de Pollando. En la sciencbultena temo ni informas pri esploroj koncerne la efikadon de ruĝa lumo je cikatriĝado de vundoj. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Tio koncernas same la sciencbultenan temon, kiu aperas skribe kaj sondokumente en la rubriko Sciencaj Informoj. Muzike – en la nunaj iom grizaj aŭtunaj tagoj – varmajn ritmojn de Tango de Amo reproponas Mélanie Prin el Francio.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 10.11.2015”

Dankon PR pro alia interes-plena elsendo.

Mi ankau ghuis la intervjuon kun Maciej Jaskot, kiu havas tre klaran parolmanieron. Vi menciis la gravecon de auskultado en lingvo-lernado – fakte, estis la ofta auskultado al viaj elsendoj kiu ebligis min sekvi chi tiun interparoladon! Kiam mi unue auskultis PRon, mi havis grandan malfacilajhon kompreni la parolatan Esperanton!

Impresas min, ke PR montras la tutan amplekson de Esperanto: por kulturaj, sciencaj kaj politikaj temoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.