Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 04.12.2015

La kulturaj informoj komence de la 503-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org rilatas al interesa ekspozicio en Gdansko „Peko” kaj al la finlaboroj pri Muzeo omaĝanta polojn savantajn judojn dum la 2-a mondmilito. Niaj E-komunumaj informoj referencas al la partopreno de UEA-reprezentanto en la konferenco de lingvotestistoj ALTE en la itala Perugia. Ni memorigas reference al la GK de UEA la figuron de la elstara kroata esperantistino, Honora Membro de UEA, Lucija Borčić. Fine aŭdiĝas Leterkesto. Hodiaŭ muzike akompanas nin Mourice Benin per sia kanto „Al feliĉ’” el la KD In-Spir’ eldonita de Vinilkosmo. La tekstoj de la kulturaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Novaĵoj”.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 04.12.2015”

De nove, post iom multe da tempo, reaŭdas vin. Sufiĉe klare kaj en bona esperanto, kiel ĉiam, ion mi deziras aldoni: estus bone ke vi lante kaj klare eldirus la nomojn menciitajn en la elsendoj (antaŭnomo kaj familia nomo). El Tenerife, urbo La Laguna, mi salutas kaj dankas Pola RetRadion. Ĝis proksiman okazon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.