Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 18.12.2015

Komence en la 507-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia aktualaĵo rilatas al la internaj aferoj de Pollando kaj perspektivoj de kunlaboro kun la Eŭropa Parlamento. La kulturkronika temo raportas pri renovigo de interesaj kaj gravaj dokumentoj, kiujn kolektis polaj monaĥoj, bonafratuloj.  E-komunumaj informoj rilatas al preparoj al la 101-a UK en Nitro, Slovakio. La elsendon finas leterkesta renkontiĝo. La tekstoj de la aktualaĵo, kulturkronika temo kaj de la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Kulturkroniko” kaj „Felietonoj”. En Leterkesto audiĝas fragmente la slovaka popola kanto „Mia lando ĉarma” devenanta el la KD „Kantoj de l’Popolo” eldonita de Kava-Pech.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 18.12.2015”

Dankon por unu plia bona programo. La informoj pri la bonafratuloj estas vere interesaj.
Rilate la sponsoradon, mi jam de longa tempo emas iomete helpi, eĉ se modeste. Mi tamen ne spertas pri sendo de mono el Brazilo, mi ne konas la proceduron. Iomete da eŭroj mi havas en la UEA- konto. Ĉu sufiĉus retmesaĝo al UEA por transĝiri monon al la Pola Retradio?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.