Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 15.01.2016

En la E-komunuma parto de la 515-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org  ni prezentas mallongan interparolon kun Marek Blahuš el Ĉeĥio pri lia nuna laboro kaj okupoj ligitaj ankaŭ kun Vikipedio. Ĝuste hodiaŭ oni solenas la 15-jariĝon de ĉi tiu strukturo, sen kiu preskaŭ neimagebla estas nun la Interreto. Krome ni informas pri serĉado de fremdlanda redaktoro por la E-retejo de „El Popola Ĉinio” kaj pri E-esperanta-eŭska vortaro. Komencaj kulturaj informoj sciigas pri sensacia malkovro de 15-jarcentaj dokumentoj en la pola urbo Gniezno kaj pri preparata por la maja Nokto de Muzeoj ekspozicio konsistanta el konservitaj historiaj objektoj retrovitaj sur la batalkampo de Grunwald (1410). En la fino ni invitas por leterkesta renkontiĝo. La komencaj kulturaj informoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Kulturkroniko”.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 15.01.2016”

Tre interesaj la raportoj pri la antikvaj tekstoj trovitaj en Pollando kaj pri la adresaro de pioniroj de Esperanto, fare de la chehha aktivulo Blahus. Mirinde, kiel chiusemajne la Pola Retradio liveras al ni interesajn informojn. Kia bela laboro! Dankon, chiam!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.