Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 26.01.2016

En la 518-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni daŭrigas ciklon de antaŭmikrofonaj renkontiĝoj kun nia kolego, d-ro Maciej Jaskot. Ĉi-foje temas pri la aŭdata lingvo en la lernado de fremdaj lingvoj. Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la plej nova raporto de la organizaĵo „Opern Doors” pri la kreskanta persekutado de kristanoj en la mondo kaj pri la mizero en EU laŭ la donitaĵoj de 2015. Ni sekve informas pri la morgaŭ pasonta 71-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo sur la pola teritorio Auschwitz II-Birkenau. Tiukuntekse ni memorigas, pri la itala edukprogramo pri la ekstermo de judoj. La nunsemajna sciencbultena  temo rilatas al la rolo de muziko en la eduko de infanoj komencante jam de la antaŭakuŝa periodo. Komencaj informoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo >Novaĵoj< kaj >Sciencaj Informoj<. La interparolo kun Maciej Jaskot estas aŭdebla aparte en la rubriko >Antaŭ la mikrofono<.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 26.01.2016”

Estas necese rememori la malghojajn okazajhojn de la holokausto, por teni vivanta la konscion de popoloj pri la neceso por chiam eviti ion similan. Kulturon de paco kaj frateco oni devas konstante flegi, kiel vi faras per via elsendoj.
Al mi tre plachis ankau la konsideroj de la klera Jaskot pri la bezono paroligi lernantojn de fremdaj lingvoj.Viaj programeroj estas chiam tre pensigaj. Gratulon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.